Prezidanto de la Eŭropa Komisiono instigas al Armenio kaj Turkio al la repaciga dialogo.

12 Julio 2010 Komenti

La prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso, instigis al Armenio kaj Turkio reekigi la repacigan dialogon.

La procezo pri normaligo de la rilatoj inter Armenio kaj Turkio ekiĝis post iniciato de Sargsyan en aŭtuno 2008. La 10-an de oktobro 2009, la armena kaj turka kancelieroj subskribis en Zuriko la protokolojn pri la establado de diplomatiaj rilatoj kaj la disvolvigo de duflankaj rilatoj, kiuj devis esti ratifitaj far la parlamenoj de ambaŭ landoj.

Tamen, la 22-an de aprilo 2010, Sargsyan ordonis haltigi la ratifprocezon asertante ke Turkio ne estis taŭga por daŭrigi ĝin.

La turka-armena landlimo estis fermita en 1993 laŭ iniciato de la turkaj aŭtoritatoj. La streĉitaj rilatoj inter la du landoj ŝuldiĝas, ĉefe, al la subteno de Ankaro de la azera startpunkto en la konflikto de Montara Karabaĥo, kaj ankaŭ, al la akra reago de Turkio pri la agnoskado de la Armena Genocido en 1915.

Serba prezidento insultita en la Memorejo de Srebrenico

12 Julio 2010 Komenti

Prifajfadoj, insultoj kaj streĉitaĵoj, je la alveno de la serba prezidanto Boris Tadic al la memorejo de la viktimoj de Srbrenico. “Kie estas Mladic?” la homamaso kriis. “Mi volas kredi ke vi venas kun bonaj intencoj. Ĝi bezonatas por la estontaj generacioj”, lin diris virino, kiu perdis du el siaj gefiloj en la masakro.

Tadic vokis por la repaciĝo en Balkanio kaj insistis ke unu el liaj ĉefaj celoj estas kapti Mladic: “Per la aresto de Mladic mi scius ke parto de mia laboro finiĝis. Ni bezonas tion, por krei konfidon, por la estontaj generacioj”.


Post ses monatoj de la tertremo, en Haitio regas kaoso

12 Julio 2010 1 komento

Soldatoj helpas viktimojn de la haitia tertremoPorto-Princo montras subĉiele la terurajn vundojn pro la tertremo kiu ruinigis Haition la pasintan 12-a de januaro (2010). La tertremo, je 7º en la Riĉter-skalo, lasis pli ol 250.000 mortintojn kaj senbildigis la vizaĝon de la haitia ĉefurbo, kie post ses monatojn verŝajne nenio ŝanĝiĝis

La situacio estas senespera por granda parto de 1,2 milionoj da translokigitoj pro la tertremo. La registaro ne plu donas senpagan san-flegadon kaj la helpon de la internacia komunumo, kiu kompromisiĝis je la donaco de 10.000 milionoj da dolarojn en 5 jaroj, kiujn oni ankoraŭ atendas.

Kategorioj:Politiko Etikedoj:, ,

64 mortintoj en duobla atenco en Kampalo

12 Julio 2010 Komenti

La artefaktoj ekspodis en trinkejo kaj en rugbi-klubo de Kampalo (Ugando) kiam ili plenpleniĝis de klientoj kiuj spektis la finalon de la Piedpilka Mond-Pokalo. La ejoj estas ofte vizitataj de eksterlandanoj, pro kio oni povas suspekti ke eble ĝi celis mortigi okcidentanojn. Unu el la viktimoj estas usonano.

La eksterlandanoj loĝantaj en Kampalo ricevis minacojn de la somalia gerilo Al-Shabaab, ligita al Al-Kaido kaj al la Rezist-Armeo de la Sinjoro, opozicia grupo kiu troviĝas en la nordo de Ugando de antaŭ 20 jaroj.

La somalia gerilo protestas pro la ĉeesto de ugandaj trupoj en Somalio integritaj en la misio de la Afrika Unio.

Franca ministro Eric Woerth senkulpigita je favorigi Bettencourt

12 Julio 2010 Komenti

Eric Woerth kaj edzino

Eric Woerth kaj edzino

Oficiala informo de la Ĝenerala Inspektado de Financoj senkulpigas la eksan ministron de Buĝeto, je la interveno, pasiva aŭ aktiva, en la skandalo pri la kapitalfuĝo kaj fiskaj malobservoj de la mastrino de L’Oreal.

Tamen, ankoraŭ oni devas klarigi la rolon de Florence Woerth, edzino de la ministro, en la uzitaj entreprenoj, supozeble, de la administrantoj de la havaĵo de Liliane Bettencourt por kaŝi monon de la franca fisko ĉe fiskaj paradizoj.

Per la senkulpigo al la ministro Woerth oficiale for de suspektoj, la skandalo prenas alian vojon, kiel la hipotezan neregulan financadon de la prezidentkampanio de Sarkozy.

Piedpilko premias la plej piedpilkeman landon

12 Julio 2010 Komenti

La hispana teamo pligrandigis sian legendon ĉi-dimanĉe post venki (1-0) Nederlandon en la finalo de la Monda Pokalo okazinta en Sudafriko de la 11-a de junio ĝis la 11-a de julio, la unua tiaspeca sporta konkurso en la afrika kontinento.

Inter la ĉefaj kuraĝigantoj en la stadiono troviĝis parto de la reĝa familio: la reĝino Sofía kaj la Geprincoj de Asturio: Felipe kaj Letizia. Ĉi tiu estis la plej grava premio kiun havis la hispana piedpilkteamo post 90 jaroj.

Kuba Registaro liberigos 52 politikajn enkarcerigitojn‏

11 Julio 2010 Komenti

Kuba prezidanto Raúl Castro kun la reprezentantoj de Kuba Katolika Eklezio kaj ministro de Eksteraj Aferoj de Hispanio

La Kuba Registaro informis merkrede al la Katolika Eklezio kaj al la hispana ministro de Eksterlandaj Aferoj, Miguel Ángel Moratinos, kiu vizitas Havanon, ke ĝi liberigos 52 politikajn malliberigitojn, 5 el ili tuj vojaĝos al Hispanio kun la respektivaj familianoj. La ceteraj enkarcerigitoj estos liberigitaj en limtempo de tri al kvar monatoj. La Eklezio ne klarigis la kialojn por tio.
La decido liberigi la enkarcerigitojn estis rekte komunikita de la prezidanto Raúl Castro en kunveno kun Moratinos kaj la Kardinalo Jaime Ortega, unu el la ĉefroluloj de la dialogo eklezio-registaro ekiĝinta pasintmonate.
La 53 enkarcerigitoj estas ĉiuj kiuj daŭre restas malliberigitaj el la 75 oponantoj kaj sendependaj ĵurnalistoj arestitaj en 2003 en okazintaĵo konata kiel “Nigra Printempo”.
Per la liberiĝo, plenumiĝas la postuloj de la oponanto Guillermo Fariñas, kiu deklaris fastostrikon de antaŭ kvar monatoj postulante la elkarcerigon de 25 malsanaj politikaj enkarcerigitoj.
Tamen, lia proparolanto, Lizette Zamora, rimarkigis ke la disidento ne forlasos la ideon daŭre fastostriki ĝis kiam la registaro liberigu la unuajn 12 enkarcerigitojn el la 26 plej malsanaj.
Ekde kiam Fidel Castro atingis la povon, la kuba reĝimo realigis tri grandajn elkarcerigojn. En 1978 ĝi liberigis 3.500 post dialoga procezo kun sektoro de la kuba ekzilo, en novembro 1962 ĝi sendis al Usono 1.500 postvivintojn de la fiaska invado en Plaĝo Girón kaj nun ĉi tiu grupo de 52, ĉiuj arestitaj en 2003.
Grupoj de la opozicio kalkulas ke post tiuj elkarcerigoj la nombro da politikaj enkarcerigitoj en la insulo malpliiĝos al 100. Sed laŭ raporto de la Kuba Komisiono de Homaj Rajtoj kaj Nacia Repaciĝo malgraŭ malpliigi la nombron “la registaro daŭre perfortas la rajtojn de ĝiaj civitanoj”.

Hello world!

11 Julio 2010 1 komento

Welcome to WordPress.com. This is your first post. Edit or delete it and start blogging!

Kategorioj:Uncategorized