Arkivo

Posts Tagged ‘kastrismo’

Kuba Registaro liberigos 52 politikajn enkarcerigitojn‏

11 Julio 2010 Komenti

Kuba prezidanto Raúl Castro kun la reprezentantoj de Kuba Katolika Eklezio kaj ministro de Eksteraj Aferoj de Hispanio

La Kuba Registaro informis merkrede al la Katolika Eklezio kaj al la hispana ministro de Eksterlandaj Aferoj, Miguel Ángel Moratinos, kiu vizitas Havanon, ke ĝi liberigos 52 politikajn malliberigitojn, 5 el ili tuj vojaĝos al Hispanio kun la respektivaj familianoj. La ceteraj enkarcerigitoj estos liberigitaj en limtempo de tri al kvar monatoj. La Eklezio ne klarigis la kialojn por tio.
La decido liberigi la enkarcerigitojn estis rekte komunikita de la prezidanto Raúl Castro en kunveno kun Moratinos kaj la Kardinalo Jaime Ortega, unu el la ĉefroluloj de la dialogo eklezio-registaro ekiĝinta pasintmonate.
La 53 enkarcerigitoj estas ĉiuj kiuj daŭre restas malliberigitaj el la 75 oponantoj kaj sendependaj ĵurnalistoj arestitaj en 2003 en okazintaĵo konata kiel “Nigra Printempo”.
Per la liberiĝo, plenumiĝas la postuloj de la oponanto Guillermo Fariñas, kiu deklaris fastostrikon de antaŭ kvar monatoj postulante la elkarcerigon de 25 malsanaj politikaj enkarcerigitoj.
Tamen, lia proparolanto, Lizette Zamora, rimarkigis ke la disidento ne forlasos la ideon daŭre fastostriki ĝis kiam la registaro liberigu la unuajn 12 enkarcerigitojn el la 26 plej malsanaj.
Ekde kiam Fidel Castro atingis la povon, la kuba reĝimo realigis tri grandajn elkarcerigojn. En 1978 ĝi liberigis 3.500 post dialoga procezo kun sektoro de la kuba ekzilo, en novembro 1962 ĝi sendis al Usono 1.500 postvivintojn de la fiaska invado en Plaĝo Girón kaj nun ĉi tiu grupo de 52, ĉiuj arestitaj en 2003.
Grupoj de la opozicio kalkulas ke post tiuj elkarcerigoj la nombro da politikaj enkarcerigitoj en la insulo malpliiĝos al 100. Sed laŭ raporto de la Kuba Komisiono de Homaj Rajtoj kaj Nacia Repaciĝo malgraŭ malpliigi la nombron “la registaro daŭre perfortas la rajtojn de ĝiaj civitanoj”.