Posts Tagged ‘ministro’
Franca ministro Eric Woerth senkulpigita je favorigi Bettencourt
12 Julio 2010
Komenti
Oficiala informo de la Ĝenerala Inspektado de Financoj senkulpigas la eksan ministron de Buĝeto, je la interveno, pasiva aŭ aktiva, en la skandalo pri la kapitalfuĝo kaj fiskaj malobservoj de la mastrino de L’Oreal.
Tamen, ankoraŭ oni devas klarigi la rolon de Florence Woerth, edzino de la ministro, en la uzitaj entreprenoj, supozeble, de la administrantoj de la havaĵo de Liliane Bettencourt por kaŝi monon de la franca fisko ĉe fiskaj paradizoj.
Per la senkulpigo al la ministro Woerth oficiale for de suspektoj, la skandalo prenas alian vojon, kiel la hipotezan neregulan financadon de la prezidentkampanio de Sarkozy.
Kategorioj:Politiko
fiskaj paradizoj, fisko, Francio, koruptado, ministro, politiko, senkulpigo